Esposende

Urbo kaj municipo en Portugalio

Esposende estas portugala urbo en la plej okcidenta pinto de la distrikto Braga, Norda regiono kaj subregiono Cávado, kun ĉ. 3 595 enloĝantoj.

Esposende
municipo de Portugalio
urbo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4740
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 254  (2011) [+]
Loĝdenso 359 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 8° 47′ U (mapo)41.533333333333-8.7833333333333Koordinatoj: 41° 32′ N, 8° 47′ U (mapo) [+]
Areo 95,41 km² (9 541 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Esposende (Portugalio)
Esposende (Portugalio)
DEC
Situo de Esposende

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Esposende [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de malgranda municipo kun 95,41 km² kaj 35 138 enloĝantoj (2021), subdividita en naŭ fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Viana do Castelo, oriente kun Barcelos, sude kun Póvoa de Varzim kaj okcidente kun Atlantiko. Ĝi estas la nura municipo en la distrikto kiu havas marbordon (16 km).

La plej alta punkto de la municipo estas en Maceira, je 281 metroj de altitudo, en la fregezio Vila Chã.

Esposende estas ĝemelita kun la franca urbo Ozoir-la-Ferrière.

Historio

redakti

Arkeologiaj elfosaĵoj ebligis kolekti ĉizitajn ŝtonilojn, atribuitaj al la nomita Aŝela kulturo, kio datas la homan okupadon en la nuna teritorio de Esposende je antaŭ 300 jarmiloj. Restaĵoj de megalitoj kaj kastrumoj atestas pri okupado dum Neolitiko kaj Ferepoko. Ankaŭ la Romia Imperio lasis restaĵojn.

Esposende estis altigita al la kategorio de Vila (urbeto), pere de foruo de la reĝo D. Sebastiano la 19an de Aŭgusto 1572.

Esposende estis altigita al la kategorio de Cidade (urbo) la 2an de Julio 1993. Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 15 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 35 000, tio estas duobliĝo.

Fregezioj

redakti
 

La municipo Esposende havas la jenajn fregeziojn:

  • Antas
  • Apúlia e Fão
  • Belinho e Mar
  • Esposende, Marinhas e Gandra (Cidade)
  • Fonte Boa e Rio Tinto
  • Forjães
  • Gemeses
  • Palmeira de Faro e Curvos
  • Vila Chã

Vidindaĵoj

redakti

Arkeologio

redakti
  • Kastrumo de São Lourenço
  • Menhiro de São Paio de Antas
  • Dolmeno de Portelagem kaj Mamoas de Rápido
  • Grubehus (ŝipformaj kabanoj) de Lugar das Pedrinhas

Religia arkitekuro

redakti
  • Mezepoka tombejo de Barreiras
  • Sanktejo de Senhora da Guia, Belinho
  • Kapeloj de Senhor dos Aflitos kaj de São João Baptista
  • Alminhas de Redonda aŭ de Cruz kaj de Belinho aŭ de Miguel Devesas

Civila arkitekturo

redakti
  • Fuorto de Esposende kaj Facho de Bonança
  • Ponto de Fão kaj domoj de Lugar das Pedrinhas kaj Cedovém

Servoj

redakti

Muzeoj

redakti
  • Municipa (tabelfoto) kaj Mara Muzeoj de Esposende
  • Arta Muzeo – Fão

Strandoj

redakti
  • Strandoj de Apúlia, de Belinho, de Cedovém, de Cepães, de Lugar das Pedrinhas, de Ofir, de Rio de Moinhos, de Suave Mar, kaj de S. Bartolomeu do Mar.

Bildoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Esposende en la portugala Vikipedio.