Essai sur les mœurs et l'esprit des nations

(Alidirektita el Essai sur les mœurs)

Essai sur les mœurs et l'esprit des nations[1] (Eseo pri moroj kaj spiritoj de la nacioj) estas verko de Voltaire, publikigita por la unua fojo kompleta en 1756.

Essai sur les mœurs et l’esprit des nations
verko pri historio
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1756
Ĝenro eseo
vdr

Tiu monumenta verko, kiu enhavas 174 ĉapitrojn kaj plurajn volumojn de la Collection des œuvres complètes de M. de Voltaire publikigita en Ĝenevo de Cramer en 1756, estas la rezulto de dekkvin jaroj de esplorado fare de Voltaire en Cirey, en Bruselo, en Parizo, en Lunéville, en Prusio, en Elzaco kaj en Ĝenevo. En 1769, La Philosophie de l'histoire (1765) iĝis la «Discours préliminaire» (enkonduko) de la Essai (eseo). Voltaire revizios la tekston ĝis sia morto en 1778.

En tiu verko, Voltaire alfrontas la historion de Eŭropo antaŭ Karlomagno ĝis la komenco de la jarcento de Ludoviko la 14-a, alirante krome tiun de la kolonioj kaj de Oriento.

La Essai konstituas unu de la majstroverkoj de la filozofio de Lumoj[2].

Referencoj redakti

  1. La kompleta titolo estas: Essai sur les mœurs et l'esprit des nations et sur les principaux faits de l'histoire depuis Charlemagne jusqu'à Louis XIII (Eseo pri moroj kaj spiritoj de la nacioj kaj pri la ĉefaj faktoj de la historio ekde Karlomagno al Ludoviko la 13-a)
  2. Essai sur les mœurs de Raymond Trousson.

Bibliografio redakti

  • Pierre Milza, Voltaire, Perrin, 2008, pp. 516-518.

Eksteraj ligiloj redakti