Estonia kantofestivalo

La Estonia kantofestivalo (estone: üldlaulupidu) estas evento kiu okazas ĉiun kvinan jaron dum julio en la urbo Talino, la ĉefurbo de Estonio. La lasta festivalo okazis dum 2004, la venonta estos dum 2009. Nuntempe la festivaloj okazas en la Talina kantofestivalejo.

Historio redakti

La tradicio de la kantofestivalo naskiĝis paralele al la estona nacia vekiĝo. La unua nacia kantofestivalo okazis en Tartu dum la somero de la jaro 1869. Gvida organizanto de la unua kantofestivalo estis Johann Voldemar Jannsen. Dum la unuaj tri festivaloj nur partoprenis viraj korusoj kaj blovinstrumentaj orkestroj. 822 kantantoj ka 56 orkestranoj partoprenis la unuan festivalon. Ekde la kvara evento, ankaŭ sekse miksitaj korusoj partoprenis. Ekde la ses festivalo dum la jaro 1896, la evento translokiĝis al Talino.

Dum la jaro 1947, pro ordono de la sovetuniaj regantoj, la tekstoj estis strikte limigitaj. Pro la permeso ankaŭ de knabaj kaj geknabaj korusoj la partoprenantaro kreskis al 25 000 ĝis 30 000 homoj. Dancaj noktoj, kiuj komenciĝis dum 1947, iĝis antaŭŝtupo de la postaj naciaj dancaj festivaloj akomanantaj la kantofestivalon.

Eksteraj ligiloj redakti