Estonio en la Somera Olimpiko 1924

La estona teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1924 en Parizo havis 44 sportistojn. Ili partoprenis en 5 fakoj. Flagtenanto de la estona teamo estis Jüri Lossmann. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 17-an rangon.

olimpika afiŝo
Estonio en la Somera Olimpiko 1924
Somera Olimpiko 1924 en Parizo
Flagtenanto:  Jüri Lossmann
Sportistoj 44 en 5 fakoj
Medaloj
rango: 17
Oro
1
Arĝento
1
Bronzo
4
Sume
6
vdr

Temis pri la entute dua el kvin partoprenoj de estona nacia teamo en somera olimpiko en la intermilita tempo: en 1912, antaŭ la Unua Mondmilito, la estonaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 devos aparteni al la teamo de Sovetunio. Kunordigis la teamon la Estona Olimpika Komitato (estone Eesti Olümpiakomitee), fondita en 1923.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la 25-jara luktisto Eduard Pütsep ricevis oran medalon en 1924
 
 
la halterlevisto Alfred Neuland en 1924 akiris arĝentan medalon, post ora jam en 1920 (jen bildo el 1920)