Estonio en la Somera Olimpiko 1932
sporta delegacio
La estona teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso havis 2 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la estona teamo estis Osvald Käpp. La sportistoj atingis neniun medalon.
Estonio en la Somera Olimpiko 1932 | ||||
Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso | ||||
Flagtenanto: | Osvald Käpp | |||
Sportistoj | 2 en 2 fakoj | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 0 |
Sume 0 |
Temis pri la entute kvara el kvin partoprenoj de estona nacia teamo en somera olimpiko en la intermilita tempo: en 1912, antaŭ la Unua Mondmilito, la estonaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 devos aparteni al la teamo de Sovetunio. Kunordigis la teamon la Estona Olimpika Komitato (estone Eesti Olümpiakomitee), fondita en 1923.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (estone kaj angle)
Notoj
redakti- ↑ La luktisto Osvald Käpp nome de Estonio estis partopreninta la olimpikojn de 1924 kaj 1928, en la lasta akiris oran medalon. En 1929 li pro la Granda Depresio elmigris al Usono. Kiam pro la financa situacio la estona komitato ne havis monon por sendi homojn de Eŭropo al la usona olimpiko de 1932, oni konvinkis lin kaj alian estonan sportiston en Usono ankoraŭfoje konkuri, sed sen sistema trejnado la rezulto estis pli modesta.