Etnografia muzeo de Zagrebo

La Etnografia muzeo de Zagrebo - kroate Etnografski muzej Zagreb - situas ĉe la placo Ivan Mažuranić en Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio. La muzeo estis fondita en 1919 kaj situas en la fasade delikate ornamita secesia konstruaĵo de la iama komerca halo de 1903. La ampleksa ekspozicio de proksimume 80 000 eroj kovras la etnografiajn heredaĵon de Kroatio, klasifikitan en tri kulturaj zonoj: karpata baseno, dinaraj alpoj kaj adriatika maro,[1] sed krome ankaŭ multajn ekzemplerojn etnografiajn de kulturoj el aliaj mondpartoj. La esperantlingva etnologo Tibor Sekelj donacis al ĝi grandan parton de la indiĝenaj maskoj, ĉapoj kaj instrumentoj kiujn li kolektis en siaj ekspedicioj de precipe Sudameriko inter la jaroj 1939 kaj 1954.

Etnografia muzeo de Zagrebo
muzeokonstruaĵo • kultura havaĵo [+]

LandoKroatio

SituoZagrebo
- koordinatoj45° 48′ 30″ N, 15° 58′ 8″ O (mapo)45.808350315.9689998Koordinatoj: 45° 48′ 30″ N, 15° 58′ 8″ O (mapo)

ArkitektoVjekoslav Bastl

Estiĝo1919
Poŝtkodo10000 [+]

Map
Etnografia muzeo de Zagrebo

Vikimedia Komunejo:  Ethnographic museum in Zagreb [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti