Eugène-François-Charles Achard de Bonvouloir
Eugène-François-Charles Achard, grafo de Bonvouloir (naskiĝis la 7-an de decembro 1776 en Passais - mortis la 2-an de majo 1866 en la kastelo Vaulaville) estis franca militisto kaj politikisto.
Eugène-François-Charles Achard de Bonvouloir | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de decembro 1776 en Passais | ||||
Morto | 2-an de majo 1866 (89-jaraĝa) en Château de Vaulaville | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Luc René Charles Achard de Bonvouloir (mul) vd | ||||
Gefratoj | Charles Achard de Bonvouloir (en) vd | ||||
Infanoj | Auguste Achard de Bonvouloir (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiFilo de la grafo Luc René Charles Achard de Bonvouloir, li eniris militŝipan lernejon sed devis sekvi sian elmigrantan patron dum la franca revolucio. Li batalis ene de la armeo de la elmigruloj, poste aniĝis al la rusia mararmeo kie li servis ĝis 1801.
Reveninte al Francio, li detenis sin partopreni publikajn aferojn dum la Unua Imperio.
Li estis nomumita plurfoje kiel prezidanto de la balotkolegio de Bayeux dum la Resurtronigo
La 17-an de aprilo 1823, li estis elektita kiel deputito de Calvados. Li denove kandidatiĝis okaze de la baloto de la 25-a de februaro 1824, sed malsukcesis.
Ĝis 1830, kiam li definitive retiriĝis el publikaj aferoj, Achard de Bonvouloir estis plurfoje membro de la departementa konsilio de Calvados, kiun li prezidis de 1824 ĝis 1830.
Honorigoj
redaktiFontoj
redakti- « Eugène-François-Charles Achard de Bonvouloir », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891