Euranet estas la unua tuteŭropa radioprojekto kaj estas survoje al plenumiĝo ekde februaro de 2008. La projekto strebas al starigo de kunlaborado inter eŭropaj radioj, cele al proksimigo de Eŭropo al siaj civitanoj. Temas pri tio, krei reton de radioj, en kiu ĉiuj disvolvas en sia lando kaj lingvo la saman programtipon pri Eŭropo kaj pri diversaj eŭropaj landoj.

Euranet
emblemo
radiostacio
Komenco 2008
Retejo Oficiala retejo
vdr

Konkrete, Euranet ne tute estas radiostacio, sed pli ĝuste vasta program- kaj resursa informpartumsistemo. Malfermita al ĉiuj stacioj, ĉu naciaj aŭ regionaj, publikaj aŭ privataj, Euranet arigas hodiaŭ (2008) 16 staciojn de 13 EU-landoj. Unuaetape, elsendoj estos dissendataj en deko da lingvoj, kaj laŭpaŝe en la 23 EU-lingvoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti