Export Esperantist

Export Esperantist ("Eksporta esperantisto", angle) estis esperantista revuo, kiu aperis en Ĉikago inter januaro kaj julio 1909 kaj de januaro 1922 ĝis septembro-oktobro 1924. Ĝin redaktis E. M. POPE. 4-8 paĝoj. 31x23. Ĝi pritraktis komercajn, industriajn, eksportajn, ekonomiajn, patentajn kaj similajn aferojn. (laŭ P. Tarnow).