Exsultate, jubilate

Exultate, jubilate, K 165/158a, estas religia moteto de Wolfgang Amadeus Mozart verkita en 1773.

Ĝi estis komponita dum la vizito de la aŭstra komponisto al Milano, en la epoko en kiu Mozart veturis tra Italio.[1] Ĝi estis verkita por la kastrito Venanzio Rauzzini, favorata de Mozart por siaj operoj. En la modernaj ludadoj, ĝi estas ludita normale de soprano.

Estas dividita en tri jenaj partoj:

  1. Allegro
  2. Andante
  3. Allegro

La fina allegro estas elstata kaj ĝoja "Alleluia".

LibretoRedakti

Exultate, jubilate,
o vos animae beatae,
dulcia cantica canendo,
cantui vestro respondendo,
psallant aethera cum me.

Kontentiĝu, resoniĝu ĝoje,
Vi benitaj animoj,
Kantante dolĉajn kantojn,
Responde al via kanto
Kantu la ĉieloj kun mi.

Recitative

Fulget amica dies,
jam fugere et nubila et procellae;
exorta est justis
inexspectata quies.
Undique obscura regnabat nox,
surgite tandem laeti
qui timuistis adhuc,
et jucundi aurorae fortunatae
frondes dextera plena et lilia date.

La amika tago brilas jam,
Kaj nuboj kaj ŝtormoj forfuĝis;
Por la justuloj aperis
Neatendita trankvilo.
La malhela nokto regis ĉie [iam];
Leviĝu, feliĉe finfine,
Vi kiu timis ĝis nun,
Kaj ĝaja pro tiu fortuna taĝiĝo,
Donu girlandojn kaj liliojn per la tuta dekstra mano.

Tu virginum corona,
tu nobis pacem dona,
tu consolare affectus,
unde suspirat cor.

Vi, virgulinkrono,
Donu al ni la pacon,
Konsolu niajn sentojn,
Pro kio niaj koroj suspiras.

Alleluja, alleluja![2]

NotojRedakti

  1. The Three Versions of Mozart's Exultate, jubilate en pzweifel.com Alirita la 27an de Februaro 2008, en angla.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-15. Alirita 2021-10-24.