Malvera supozo estas tipo de paralogismo kiu estas logike malĝusta, en kiu la supozo, sur kiu baziĝas deklaro aŭ konkludo, estas malĝusta. Ĉar la supozo aŭ ideo ne estas vera, parte aŭ tute, ankaŭ la konkludo povas esti malĝusta. Ĉar logika argumento ĉiam postulas bazan supozon, ĉi tiu supozo devas esti valida por derivi validan konkludon, aŭ por ligi kaŭzon kaj efikon.

Ekzemple, se oni diras en la sekvo de John Donne, ke "Neniu homo estas insulo" oni metus en la aserton la supozon, ke homo povas ekzisti nur en socio kaj tial tiu, kiu ne vivas en socio, ne povas esti homo.

Aŭ, la jeno povas esti pli klara kazo:

  1. Mortigo ekzistas en ĉiu homa socio (premiso)
  2. Mortigi estas freneza ago (malĝusta supozo)
  3. Tial homoj mortigas pro frenezo (konkludo)

Ĉar oni scias pri kazoj kiel milito, eŭtanazio, ekzekuto post juĝprocezo, kaj similaj, en kiuj oni scias, ke la murdintoj estis fakte prudentaj, la dua supozo estas malvera.

Vidu ankaŭ redakti