Fama Fraternitatis

La Fama Fraternitatis Rosae Crucis aŭ simple Fama Fraternitatis estas rozkruca manifesto publikigita en 1614 en Kassel (Germanio).

Fama Fraternitatis
manifesto
Aŭtoroj
Aŭtoro Francis Bacon, Johannes Valentinus Andreae
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1614
Loko Kaselo
vdr

La Fama rakontas la historion de Frato R.C. (poste identigita kiel legenda alĥemiisto Christian Rosencreuz) kiu pilgrimvojaĝis al Jerusalemo, kaj estis poste instruata de la sekretaj saĝuloj de la oriento, la saĝuloj de Damcar en Arabio, de kiuj li lernis la antikvan esoterajn sciojn, kiuj inkluzivis fizikon, matematikon, magion kaj kabalon. Li revenis tra Egiptio kaj Fes kaj restis kelkan tempon inter la alumbrados en Hispanio.

Reveninte al Germanio, Frato R.C. kaj kvar aliaj Fratoj fondis esoteran kristanan frataron: "La Frataro de la Rozkruco". La Fratoj de la Frataro estis senditaj misii tra la mondo, kun la unua prioritato ke ili uzu siajn sciojn por "kuraci la malsanulojn". Ili devis renkontiĝi unufoje jare en la "Templo de la Sankta Spirito".

Vidu ankaŭ redakti