Fantomaj insuloj estis insuloj, kiuj laŭkrede ekzistis kaj estis menciitaj sur variaj mapoj dum certa periodo, sed kiuj poste montriĝis neekzistantaj. Plejmultaj fantomaj insuloj estis registritaj de la plej fruaj esploristoj de novaj regionoj de la mondo. Ili kelkfoje originis pro malĝusta lokigo de veraj insuloj, aŭ pro aliaj geografiaj eraroj. La insulo Pepys estis ekzemple mislokigo de la Falklandoj.

La Zeno-mapo de 1558 montras Frislandon - fantoman insulon en la norda Atlantika Oceano.

Aliaj fantomaj insuloj originis pro navigaciaj eraroj aŭ konfuzo rilate al glacimontoj, nebulo aŭ optikaj iluzioj.

Aparte detale, kvankam mise, lokigita fantoma insulo estis Nova Suda Gronlando, ankaŭ kromnomita lando de Morrell, registrita en marto 1823 de Benjamin Morrell, la usona ŝipestro de la ŝipo Wasp, okaze de fokĉasada kaj esplorada vojaĝo al la Weddell-maro en Antarkto. Naŭ jarojn post la vojaĝo, Morrell verkis vojaĝraporton titolitan A Narrative of Four Voyages, en kiu li proponis precizajn priskribon kaj geografiajn koordinatojn de la marbordo, kiun la ŝipo liadire laŭiris je pli ol 480 kilometroj. La neekzisto de la insulo pruviĝis nur en 1912.

Ekzemploj redakti