Benjamin Morrell

usona esploristo

Benjamin MORRELL (n. la 5-an de julio 1795 - m. en 1839) estis usona balenĉasisto, ŝipestro kaj esploristo. Li inter 1823 kaj 1831 plenumis serion da vojaĝoj, ĉefe al la Antarkta Oceano kaj Pacifika Oceano. Tiujn vojaĝojn li raportis iom fantazie en sia memuaro A Narrative of Four Voyages.

Benjamin Morrell
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1795 (1795-07-05)
en Rye
Morto 1-an de januaro 1839 (1839-01-01) (43-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Abby Jane Morrell
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Morrell havis malbonan reputacion inter aliaj esploristoj. Lia aserto pri la ekzisto de antarkta lando nomita "Nova Suda Gronlando" estis ekzemple malkonfirmita de postaj ekspedicioj.