Federacia Idiomo

planlingva variaĵo el la grupo de esperantidoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Federacia Idiomo, Idiome federal, Union-SistemLinguo internacional estas esperantido proponita de idisto Jean Barral, el Nico, Francio, en 1923, ĝi estas evoluigita formo de Nuv-Esperanto kaj Union-Sistem ankaŭ proponitaj de Barral en 1910 kaj 1914. Ĝi estas kompromiso inter Esperanto kaj Ido kun influoj de Latino sen fleksio. Ĝi uzas pluralo en -s.

Ekzempleto:

Citaĵo
 "Nostra Idiome Federal adopta i naturali formes fundamentali de i linguos nacionali moderni. Admisa omni radiks internacionali segun ke oli ne konflikta reciprokem. I finales sive vokali (nomes) sive konsonanti (di plural) esa obligali nur kande necesi por el senco; altrem esa fakultativi e nur afero di stilo individuala." 

Traduko: Nia Federacia Idiomo adoptas la naturajn fundamentajn formojn de la modernaj naciaj lingvoj. Akceptas ĉiuj internaciajn radikojn laŭkondiĉe, ke ili ne konfliktu reciproke. La finaĵoj ĉu vokalaj (nomoj) ĉu konsonantaj (de pluralo) estas devigaj nur kiam necesaj por la senco; alie estas fakulta kaj nur afero de individua stilo.