Fee-Glaĉero (germane Feegletscher) estas deklivglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. Ĝi konsistas el du partglaĉeroj, kiuj kovras kune areon de 17 km².

Fee-Glaĉero
Fee-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 634399 / 103633 (mapo)46.0833333333337.8833333333333Koordinatoj: 46° 5′ N, 7° 53′ O; CH1903: 634399 / 103633 (mapo)
Fee-Glaĉero (Svislando)
Fee-Glaĉero (Svislando)
DEC
Fee-Glaĉero
Fee-Glaĉero
Map
Fee-Glaĉero
Estiĝloko Mischabel-Grupo
Longeco 7,46 km
Larĝeco 6 km
Areo 17 km²
Glacikvanto 0,3 km³
Elfluanto(j) Saaser VispaVispaRodano
Jara retiriĝo/kresko 5,1 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Fee-Glaĉero dividiĝas en du partojn, nome la Nordan aŭ Etan Fee-Glaĉeron kaj la Sudan aŭ Grandan Fee-Glaĉeron.

Norda Fee-Glaĉero redakti

La NordaEta Fee-Glaĉero (germane Nord-FeegletscherKleiner Feegletscher) havas sian originon je inter 3400 kaj 3800 m s.m. sub la kruta orientflanko de Mischabel-Grupo. Ĝi havas deklivon de ĝis pli ol 50 %, havas multegajn fendojn kaj finiĝas per 2 km longa sed nur 200-300 m larĝa glaĉerlango je alteco de 1950 m s.m. Parto de ĉi-tiu lango estis kovrita en la jaro 1954 per falintaj rokoj. Dum la sekvaj 30 jaroj la glaĉero etendiĝis kaj forpuŝis la ŝtoneramasojn en la falregiono. Nur ek de 1988 ĝi denove retiriĝis - dum kelkaj jaroj eĉ rapidege.

Suda Fee-Glaĉero redakti

La SudaGranda Fee-Glaĉero (germane SüdfeegletscherGrosser Feegletscher) estiĝas je la nordorient- kaj nordflanko de Alphubel (4208 m s.m.) kaj Allalinhorn (4027 m s.m.). Ĝi fluas nordorienten kaj finiĝas en diversaj flanklangoj je alteco de proksimume 2500 m s.m. Ambaŭ glaĉeroj nutras la riveron Feevispa kiu estas fontrivero de Saaser Vispa, per kiu la akvo fluas tra la Saas-Valo kuniĝas kun Vispa, kiu alfluas en Visp al Rodano.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko je la mezo de la 19-a jarcento Fee-Glaĉero atingis la valkaldronon malantaŭ Saas-Fee. La Gletscheralp estis tiam ĉirkaŭita de la du glaĉeroj kaj formis nunatakon.

Turismo redakti

 
Glacigroto en Fee-Glaĉero

Saas-Fee disponas dank Fee-Glaĉero por la dua plej granda somerskiregiono de Svislando post Zermatt. Du aertelferoj kondukas de Saas-Fee al la skiregiono. Unu kondukas tra Gletscheralp al Längfluh je alteco de 2870 m s.m. funkcias nur vintre. La alia, kiu tutjare funkcias, kondukas de Saas-Fee al Felskinn. De Felskin la subtera funikularo, nomita Metro Alpin [Alpa Metroo], kondukas al alteco de 3454 m s.m. al la stacio Mittelallalin. Pluraj skiliftoj sur la Fee-Glaĉero garantias la skiadon kaj neĝtabuladon ankaŭ dum somero.

En Fee-Glaĉero troviĝas la plej granda glacigroto de la mondo, vidindaĵo, kiu allogas la tutan jaron multnombrajn turistojn.

Eksteraj ligiloj redakti