Feliks Hiller
lodza esperantisto
Feliks HILLER estis pola juddevena esperantisto loĝanta en Lodzo. Li verkis en Esperanto kaj komponis muzikon por siaj tekstoj. Lia plej grava verko estas la unua Esperanta opereto Ho, tiuj fremduloj! eldonita en 1923.
Feliks Hiller | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Łódź • Bydgoszcz |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • komponisto • aŭtoro • kantoverkisto • poeto |
Verkoj | Ho, tiuj fremduloj! |
VerkojRedakti
OperetojRedakti
- Ho, tiuj fremduloj!, opereto en unu akto
- La Vilaĝprincino[1]
PoemojRedakti
- Je memoro de nia Majstro, funebra poemo je LLZ
- Kun ŝi mi hieraŭ promenis, poemo
- Telefonu 2-45, kanto[2]