Fendo (materialo)

Fendo estas difekto aŭ drasta malkontinuo aperinta aŭ aperanta en materialo kie ĝi disiĝis pro efiko de enaj aŭ eksteraj streĉoj. Ĝis la streĉaj fortoj liberiĝas, ĝi havas grandan koncentron de streĉo ĉe la fundo.

La etendiĝo de fendo pro sufiĉa streĉo, en iaj okazoj kombinita kun damaĝa medio, kaŭzas rompon.

Fiziko redakti

Fendoj estas esenca limfaktoro por la mekanika rezistemo de materialoj (de la fortaj materialoj de la terkrusto tra betonoj, ŝtaloj, kaj multaj artefaritaj substancoj, ĝis rompiĝemaj kiel vitroj kaj ceramikaĵoj).

Tial oni studas ĝin je ĉiuj skaloj, de faŭltoj pri kiuj okupiĝas geologoj kaj sismologoj tra mezaskalaj, ekzemple en sekurecaj vitroj, ĝis mikroskopaj, eĉ nanometro-skalaj mikrofendoj, kiuj ekzemple povas aperi kaj evolui pro efiko de korodo en la reagejoj aŭ la unuarangaj aŭ duarangaj cirkvitoj de nukleaj elektrejoj.[1]

Fendoj kiel indikiloj redakti

Ĉiu fendo indikas, ke streĉoj ekzistas en la fendita materialo. Depende de la naturo de la fendita materialo, la formo, longo kaj profundo de la fendo kaj la rapideco de ĝia ekesto donas indikojn pri ĝia kaŭzo. Tiuj indikoj povas esti prognoze utilaj (ekzemple por antaŭvidi la kolapson de ponto aŭ domo) aŭ diagnoze, por kompreni kiam kaj kiel io estas fendita.

Ekzemple, en 2013 oni montris pri vitro[2] ke la nombro de stelformaj fendoj ĉirkaŭ la situo de pafimpakto aŭ kolizio liberas precizajn indikojn pri la rapido de la frapinta objekto relativa al la vitro; ju pli alta la kineta energio, des pli alta la nombro de fendoj ĉirkaŭ la impaktejo, laŭ simpla matematika rilato[2].

Referencoj redakti

  1. ASME Conference Proceedings ; [rompita ligilo]
  2. 2,0 2,1 angle Nicolas Vandenberghe kaj al. (2013), [Star-like cracks can reveal the speed of a bullet "Starburst fractures can help forensic experts crack a case"], New Scientist magazine, 2915 ; p.17.