Fenomenologio de religio

La Fenomenologio de religio estas esplormetodo pri la religia eventaro kaj pri la sankta, kiu krucas la historian analizon pri ĝia emerĝo, kun ĝiaj aspektoj ripetiĝantaj en la historio pere de tipaj formoj kaj strukturoj. Kaj el tiu analizo iom post iom alvenis al la konstato de la originaleco de la fenomeno religia.

Origino redakti

 
Pierre Daniël Chantepie de la Saussaye, nederlanda esploristo (1848-1920), estis la unua utiliganto de la esprimo "Fenomenologio de religio".

La esprimo "Fenomenologio de religio" aperas unuafojon en la verko Lehrbuch der Religionsgeschichte ("Manlibro de historio de religio", 1887 de Pierre Daniël Chantepie de la Saussaye (1848-1920) kie la aŭtoro evidentigis kiel la historia-religia komparo igus emerĝi ripetiĝantajn manifestaciojn en la kampoj de ritoj, kultoj,mitoj kaj praktikoj.

En 1933 [1] aperis la germanligva verko de la nederlanda Gerardus van der Leeuw (1890-1950) Phänomenologie der Religion ("Fenomenologio de religio")[2]. Van der Leeuw, influita de la fenomenologio subtenita de Edmund Husserl (1859-1838) kaj de kontraŭpozitivismo de Wilhelm Dilthey (1833-1911) rifuzis akcepti la Fenomenologion de religio laŭ la matrico de Chantepie de la Saussaye, nome kiel simpla komparo inter la diversaj religiaj manifestacioj, ĝin prefere centrigante ĉirkaŭ la momento de ilia "kompreno" kiu montrus ilian originan unikecon. La vojturno de van der Leeuw koncernis la anstataŭigon de la metodo: el la "kaŭza ekspliko" al la "kunpartigata kompreno de la esploristo koncerne la objekton studatan".

Analoge, la germana Rudolf Otto (1869-1937) per sia Das Heilige. Über das Irrationale in der Idee des Göttlichen und sein Verhältnis zum Rationalen (1917, "La sankta. La neracia en la ideo pri la “dia” kaj ĝia rilato al la racia") estis jam evidentiginta la aŭtonomion de a sankta kaj religio el ĉiu ajn historia analizo kiu povus pritrakti nur iliajn malsamajn manifestaciojn. En tiu scienca perspektivo klare emerĝas la originaleco de la religia eventaro.
La baza principo de tiu aliro konsistas en la konvinko ke la religioj fontas el la fenomeno de la “sankta”, kiu entenas jam en si mem la disvolviĝon kiu manifestiĝos en la historio. La sankta korespondas siavice al la vivita sperto pri la mistero al kiu la homo altiriĝas stimulite ankaŭ de diversaj eksteraj kaŭzoj krom de la nereduktebla forto de la “sankta”.[3]

Notoj redakti

  1. Neforgesendas ke Van der Leeuw estis jam publikiginta en 1925 Einführung in de Phänomenologie der Religion ("Enkonduko al la fenomenologio de religio").
  2. En 1956 aperos la dua eldono zorge de la filo de la aŭtoro, J. R. van der Leeuw, surbaze de la rimarkaro de la patro.
  3. Mircea Eliade (1907-1986) plifiksis la nocion de “sankta” kiel strukturon de la konscienco kaj ne kiel momenton de la historio de la konscienco kaj trovis sian daŭriganton en Julien Ries.

Bibliografio redakti

  • Gerardus van der Leeuw. Phanomenologie der Religion, (1933).
  • Geo Widengren. Phänomenologie der Religion (1966).
  • Rudolf Otto. Das Heilige (1917).
  • Mircea Eliade. Le sacré et le profane. Parigi, Gallimard, 1965.
  • Giovanni Filoramo. Che cosa è la religione. Torino, Einaudi, 2004.

Vidu ankaŭ redakti