Fenton S. STANCLIFF (stanklif) (naskiĝis la 12-an de julio 1895 en Meadville, Pensilvanio, mortotago ne konata) estis usona instruisto pri klasika pianoludo kaj Esperanto-aktivisto, konata ĉefe pro siaj vort-statistikaj studoj.

Fenton Stancliff
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1895 (1895-01-01)
Morto Dato nekonata
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Stancliff forte aktiviĝis en informa laboro pri Esperanto en la 1930-aj jaroj en Usono. Laŭ lia instigo Heywood Broun, fama „kolonskribisto“ por ĉeno da 25 gravaj ĵurnaloj diversloke de New York ĝis San Francisco, verkis artikolon pri Esperanto; disvastigo pli ol 1.500.000 ekzempleroj, 2 okt. 1931. Stancliff multe studis la vortoftecon en Esperanto, artikoloj en ,Esperanto' (UEA) feb. kaj nov. 1932, kalkulis i.a. la tutan tekston de „Hura“ de Julio Baghy, pretigis ankaŭ aliajn statistikojn pri vortofteco, parte kun helpo de sia filo Robert. Stancliff estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto pri vort-statistiko.

Verkoj redakti

  • 1932: Lingvaj studoj. En: Esperanto [UEA] Feb. 1932, p. 32 (Nombro de korelativoj, prepozicioj kaj afiksoj en „Hura“ de Julio Baghy, ĉirkaŭ 120.000 vortoj kaj 411 p.).
  • 1932: Ofteco de vortoj. En: Esperanto [UEA] Nov. 1932, p. 169. — Nombro de korelativoj, prepozicioj kaj afiksoj en Privat, Historio de Esperanto (ĉ. 61.000 vortoj).
  • 1933: [Statistiko kalkulita el „Hura“ de Baghy]. En: Esperanto [UEA] Feb. 1933, p. 32. — Nombro de korelativoj, prepozicio­prefiksoj, participoj kaj afiksoj en Bagy, Hura! (ĉ. 120.000 vortoj).
  • 1936: Scienco pri Esperanto. En: Scienca Gazeto Majo 1936, p. 49-54. — Kompara sintezo de la pli fruaj studoj de l’ aŭtoro pri ofteco de prepozicioj, korelativoj kaj afiksoj. Kun „Sinoptika Tabelo Oftecorda“ de ok tiuepokaj verkoj.
  • 1936: Io scienca pri „de“. En: Scienca Gazeto Julio 1936, p. 76-83. — Ofteco de la multaj malsamaj signifoj de „de“ en kvin verkoj.
  • 1937: Konkordanco al la Originala verkaro de Zamenhof [1929]. Rockford, Ill[inois]: Amerika Esperanto-Instituto, 1937. 50 p. (repr. el Scienca gazeto).
  • 1938: La Zamenhofa Adjektivaro. En: Bulteno de Internacia Scienca Asocio Esperanta. Apr. 1938, p. 3-4. — Ofteclisto de ĉiuj a-vortoj troveblaj en la Originala Verkaro (OV 1929), klasigitaj laŭ originalaj adjektivoj, participoj kun a-formo, adjektivoj el nomoj, el adverboj, el verboj, el pronomoj, el nombroj kaj el prepozicioj.

Eksteraj ligiloj redakti

Studoj de Stancliff en Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014. Berlino 2015.