KAJTOR Ferenc estis hungara kuracisto, neŭrologo, psikiatro. Li naskiĝis en Ágya la 15-an de novembro 1919 kaj mortis en Budapeŝto la 9-an de aŭgusto 1975.

Ferenc Kajtor
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1919 (1919-11-15)
en Adea
Morto 9-an de aŭgusto 1975 (1975-08-09) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrologo • psikiatro
vdr

Biografio redakti

Ferenc Kajtor havigis la diplomon de kuracisto en Debrecen (1944). Ekde 1941 li laboris en la universitata neŭrokliniko de Debrecen. En 1948 li havigis fakkuracistan kvalifikon pri neŭromalsanoj kaj en 1951 pri cerbomalsanoj. Ekde 1951 li gvidis la elekrofiziologian labratorion. Ekde 1955 li estis adjunkto kaj inter 1962 kaj 1972 docento, ĝis sia pensiuliĝo. Li aperigis 80 sciencajn publikaĵojn.

Verkoj ĉefaj redakti

  • A fokális görcs tevékenység lokalizálása (univ, notlibro, kunulaŭtoro, Bp., 1959);
  • Az EEG-diagnosztika jelentősége az epilepszia kutatásban és konzervatív kezelésében (notlibro, kunulaŭtoro; Bp., 1959);
  • Az emberi test (II., kunulaŭtoro; Bp., 1962);
  • A fejfájás természete és kezelése (A gyakorló orvos könyvtára; Bp., 1968).

Fonto redakti