MATHEOVICS Ferenc (pro. mateoviĉ) estis hungara juristo naskita en Braŝovo la 9-an de marto 1886 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de januaro 1957.

Biografio redakti

Ferenc Matheovics diplomitiĝis en la Universitato Koloĵvaro inter 1905-10, kie li doktoriĝis en 1910 pri jurscienco. En jaroj 1910-12 li estis advokatkandidato en Bp., Koloĵvaro kaj Braŝovo. En 1912 li faris advokatekzamenon en Marosvásárhely, dum jaroj 1912-14 li estis advokato en Braŝovo kaj li redaktis la katolikan politikan ĵurnalon Brassói Újlap. De 1919 li estis advokato en Szombathely, poste prokuroro, notario, de 1939 li prelegis en la universitato de Peĉo pri internacia socipolitiko ĝis 1948. kiam oni maldungis lin.

Verko redakti

  • A magyar-román birtokper (Bp., 1929);
  • Nemzetközi szociálpolitika (I-II., Szombathely, 1934).

Fonto redakti