Ferenc Puskás (armeinĝeniero)

Ferenc Puskás [ferenc puŝkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Puskás Ferenc estis hungara armeinĝeniero, negocisto. Lia nobela antaŭnomo estis ditrói. Lia frato estis Tivadar Puskás.

Ferenc Puskás
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1848 (1848-03-30)
en Peŝto
Morto 22-an de marto 1884 (1884-03-22) (35-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo militinĝeniero • oficiro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri fratoj Puskás

Ferenc Puskás [1] naskiĝis la 30-an de marto 1848 en Pest (urbo). Li mortis la 22-an de marto 1884 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ferenc Puskás frekventis lernejojn ĉefe en Vieno, kie li akiris diplomon. Post siaj studoj li iĝis oficiro, sed pro peto de sia frato li forlasis la armeon kaj ili kune establis telefoncentralojn ekde 1879 en la pli grandaj urboj en Hungarlando. Pro la multe da laboro li mortis frue, sed estas li, kiu instalis la unuan hungaran telefoncentralon.

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Budapeŝto

FontojRedakti