La ferritino estas la ĉefa proteino kiu stokas, transportas kaj liberigas kontrolite la feron. La proteino estas produktata de preskaŭ ĉiuj vivantaj organismoj, kiel arkeoj, bakterioj, algoj, superaj plantoj kaj vertebruloj. En vegetaloj oni retenas en la ĉelaj organetoj, ĉefe en la kloroplastoj, kiuj liberigas ĝin kongrue kun siaj metabolaj necesoj (Sechbach, 1982). En animaloj ĝi estas ĉefe en la hepato, la lieno, la intesta murmukozo kaj ostmedolo.

En la homoj, ĝi funkcias kiel mildigilo kontraŭ la malsufiĉo kaj la troigo de fero.[1] La ferritino troviĝas en la plejparto de la histoj kiel citosola proteino, sed malgrandaj kvantoj estas sekreciataj en la sanga sero, kie ĝi funkcias kiel portanto de fero. La plasma ferritino de la sango, estas ankaŭ nerekta markilo de la totala kvanto de fero stokita en la korpo; tial, la sera ferritino estas uzata kiel diagnozilo por la anemio pro malsufiĉo de fero.[2]

La ferritino estas globeta proteina komplekso, kiuj konsistas el 24 proteinaj subunuoj kiuj formas nanskatolon kun multaj interagoj metal-proteino.[3] Ĝi estas la ĉefa proteino intraĉela de stokado de fero, kaj en prokariotoj kaj en eŭkariotoj, retenante la feron en solvebla kaj netoksa formo. Ĝi estas konstituita per ekstera tavolo de solvebla proteino, nome la apoferritino, kaj interna komponaĵo de fer-hidroksifosfato. La ferritino kiu ne kombiniĝas kun la fero estas nomata apoferritino.

Notoj redakti

  1. Casiday, Rachel; Frey, Regina. «Iron Use and Storage in the Body: Ferritin and Molecular Representations». Department of Chemistry, Washington University St. Louis.
  2. «Serum ferritin: Past, present and future». Biochimica et Biophysica Acta 1800 (8): 760-9. Aŭgusto 2010. PMC 2893236. PMID 20304033. doi:10.1016/j.bbagen.2010.03.011.
  3. «Ferritin protein nanocages-the story» Nanotechnology Perceptions 8 (1): 7-16. 2012. PMC 3816979. PMID 24198751. doi:10.4024/N03TH12A.ntp.08.01