Fervojlinio Arnstadt-Ichtershausen

La Fervojlinio Arnstadt-Ichtershausen (nr. 6733) estis flanka etlinio en Turingio, Germanujo. Ĝin komence tenadis la societo Arnstadt-Ichtershausener Eisenbahn (AIE); konstruinto lia estis Herrmann Bachstein.

Iama haltejo en Rudisleben

HistorioRedakti

La entreprenisto fervojlinia Herrmann Bachstein malfermis en la 13.12.1885 kvin kilometrajn longa, normalŝpuran linion disde Arnstadt en la tiama Duklando Schwarzburg-Sondershausen. De propra stacidomo de AIE, kiu havis relan konekson al la 500 metrojn fora Stacidomo de Arnstadt - ĝi servis nur por vartransporto! - la linio kondukis en direkto nordorienta en la valo de la rivero Gera ĝis la (industrie grava) vilaĝo Ichtershausen en la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ja ekzistis planoj de plilongigo ĝis Erfurto.

Tuj apud la haltejo Rudisleben estis ĝis 1912 la Salejo Arnshall, ekde 1883 sub proprieto de la fratoj Flaschendräger. Ili liveris dum la floraj tempoj ĉiujare ne tute 1000 tunoj da salo bezonante por la boligujoj ŝtonkarbon el Vestfalio kiu venis vagonare.[1]

En la 18.2.1895 ĉi tiu fervoja linio iĝis posedaĵo de Süddeutsche Eisenbahn-Gesellschaft, kvankam ĝis la 31.3.1921 la arnstadt-a direkcio de CV-Bachstein daŭrigis kaj la kontrolon prilinian. En 1939 oni disponis pri tri vaporlokomotivoj, tri personaj vagonoj, kvin vartransportvagonoj kaj unu relbuso.

Post la ekokupo fare de sovetiaj trupoj en la 2.7.1945 la linio metitis (en 1946) sub la kontrolon de la Lando Turingio, kaj en la 1.4.1949 ĝi iĝis parto de Deutsche Reichsbahn. La trafiko de personoj inter Ichtershausen-haltejo kaj la fina stacidomo en Ichtershausen (Friedensallee, kontraŭe al nuna shparkaso-filio) funkciis ĝis la 17.5.1953 ĉar la trakoj troviĝas sur la ĉefa ŝoseo de Ichtershausen. Reste daŭris persona transportaro ĝis septembro 1962 kiam ekprizorgis la kompletan personan movigon aŭtobusoj. Jam ekde la 1.9.1931 cirkulis paralele al la fervoja linio busoj.

En la kuro de la tempo ankaŭ la vartransporto, kiu gravis por ne malmultaj entreprenoj en la Gera-valo, ŝrumpis. Ĉirkaŭ la jaro 1990 ĝi limigis sin je servo de koneksaj reloj en Arnstadt kaj Rudisleben. Post la konstruo de la nova federacia aŭtoŝoseo A 71 estiĝis nova alira strato kiu interrompis la ĝis tiam ankoraŭ ekzistanta relaro. Sekve la haltejo Rudisleben, tuj detranĉite de la linio, funkcii ĉesis. Ekde 1996 ne plu ekzistas transportaktivecoj kvankam partoj de la reloj ankoraŭ estas; ankaŭ ekde la ĉefstacidomo de Arnstadt ekzistas ankoraŭ la koncerna koneksa relo.

PriskriboRedakti

Jen la surliniaĵoj:

  • disforkejo - linio inter NeudietendorfRitschenhausen (el Neudietendorf)
  • Stacidomo de Arnstadt
  • disforkejo - linio inter NeudietendorfRitschenhausen (el Ritschenhausen)
  • km 0,0: Arnstadt-Ost, ĝis ĉ. 1952 Arnstadt AIE
  • km 0,9: Arnstadt Bierweg, ekde ĉ. 1952
  • diversaj koneksoj ene de la urbo
  • fino linia abrupta antaŭ la alkonduka strato por aŭtoŝoseo A 71
  • km 2,6: Rudisleben, ĝis 1912 grava por Salejo Arnshall
  • km 4,3: Ichtershausen/haltejo (fina stacio ekde 1953)
  • km 5,1: Ichtershausen

NotojRedakti

  1. Raporto pri la salejo ĉe Thüringer Bergbau Früher, sur la paĝoj de Erfurter Bergmannsvereins e.V.

LiteraturoRedakti

  • Hans-Dieter Rammelt: Archiv deutscher Klein- und Privatbahnen – Thüringen/Sachsen. transpress, Berlin 1994, ISBN 978-3-344-70905-1.
  • Thomas Stöhr: Die Geschichte der Nebenbahn Arnstadt–Ichtershausen 1885-1967, Rockstuhl, Bad Langensalza 2000, ISBN 978-3-932554-97-1.
  • Georg Thielmann: Arnstadt und seine Eisenbahn, Wachsenburg, Arnstadt 2004, ISBN 978-3-935795-92-0.

Eksteraj ligilojRedakti