Fervojo Sejbu

Fervojo Sejbu (西武鉄道株式会社 [Seibu tecudō kabuŝiki-gaiŝa, angle: Seibu Railway Company, Ltd., laŭvorte: akci-kompanio Fervojo Sejbu) estas japana privata fervoja kompanio. Ĝi estas centra kompanio de la Grupo Sejbu (西武グループ [Seibu Gurūpu]), okupita pri publika transporto, komerco de nemoveblaĵo, podetala komerco kaj aliaj aferoj. La fervoja reto de Sejbu situas en nord-okcidenta parto de Tokio kaj en sud-okcidenta parto de Gubernio Sajtama. La kompanio posedas ankaŭ retojn de busoj, taksioj, hoteloj kaj okupiĝas pri aliaj turismaj aferoj en Japanio.

Seibu Railway Company, Ltd.
Seibu Railway Company, Ltd.
major railway company vd
Dum 21-a de decembro 1894 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Musashino Railway
Jura formo japania akciofirmao
Fondita 21a de decembro 1894
Sidejo Japan, Saitama-ken, Tokorozawa-shi, Kusunokidai 1-1-1
Lando Japanio
Agokampo fervojo
Posedata de Seibu Holdings vd
filiaj kompanioj Izuhakone Railway vd
Posedataj kompanioj Emio • Seibu Ōmiya Line • Seibu Ikebukuro Line • Seibu Tamagawa Line • Seibu Toshima Line • Seibu Tamako Line • Saitama Seibu Lions • Seibu Chichibu Line • Seibu Yurakucho Line • Seibu Dome • Seibu Seibu-en Line • Seibu Sayama Line • Ohmi Railway • DyDo Drinco Ice Arena • Q122230014Q122382406 vd
TTT www.seibu-group.co.jp/railways
vdr
Serio 30000 de Sejbu — naveda "Rideta Trajno"

La nomo "Sejbu" (西武) estas siglo de "okcidento" (西) kaj "Musaŝi" (武蔵), historia nomo de la regiono.

Historio redakti

  • 1894: la kompanio Fervojo Sejbu estis fondata.
  • Decembro 1894: malfermiĝis la fervojo Kaŭagoe (川越鉄道 [Kaŭagoe tecudō]) — linio inter stacioj Kokubunĝi kaj Kaŭagoe.
  • 1943: la kompanio estis unuigata kun la kompanio Fervojo Musaŝino (武蔵野鉄道 [Musaŝino tecudō]), kiu estis administrinta la linion Ikebukuro-Hanno ekde 1915. La unuigita kompanio prenis la nomon "Fervojo Sejbu". Eksa reto de Sejbu tiriĝis okcidenten de Ŝinĝuku kaj eksa reto de Musaŝino — de Ikebukuro. Nun ili restas apartaj kiel grupoj de linioj.
  • 21a de decembro 2005: akciuloj voĉis por deigi de gvidado la korporacion "Kokudo", kiu ĝis tiam estis la ĉefa akci-posedanto, kaj ĝian prezidanton Cucumi Joŝiaki, kiu estis kondamnita al 2,5 jaroj de malliberejo en oktobro 2005 pro trompo de la negocaj leĝoj.
  • Februaro 2006: la reorganizo finiĝis per kreado de holdinga kompanio Seibu Holdings, Inc., kiu unuiĝas fervojan aferon kun la reto de hoteloj "Prince Hotels".

Linioj redakti

La fervojo dividiĝas al du grupoj plus unu aparta linio. La grupo de Ikebukuro konsistas el 5 linioj — linio Sejbu-Ikebukuro kaj ĝiaj branĉoj. La grupo de Ŝinĝuku situas iom pli sude kaj konsistas el 6 linioj plus unu karga linio, kiu nun ne funkcias. La grupo de Ŝinĝuku enhavas linion Sejbu-Ŝinĝuku, ĝiajn branĉojn kaj unu linio (Sejbu-Tamagaŭa), kiu ne estas branĉo de Sejbu-Ŝinĝuku kaj situas pli sude ol aliaj. Komuna longeco de ĉiuj fervojaj linioj de Sejbu estas 179,8 km.

Grupo Nomo de linio Vojo
(finaj stacioj)
Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo
Esperanta japana japana prononco
La grupo
de Ikebukuro
Sejbu-Ikebukuro 西武池袋線 [Seibu Ikebukuro-sen] IkebukuroHannoAgano 31 57,8 1915
Sejbu-Ĉiĉibu 西武秩父線 [Seibu Ĉiĉibu-sen] AganoSejbu-Ĉiĉibu 6 19,0 1969
Sejbu-Jurakuĉo 西武有楽町線 [Seibu Jūrakuĉō-sen] NerimaKotake—Mukajhara 3 2,6 1983
Sejbu-Toŝima 西武豊島線 [Seibu Toŝima-sen] NerimaToŝimaen 2 1,0 1927
Sejbu-Sajama 西武狭山線 [Seibu Sajama-sen] Niŝi-TokorozaŭaSejbu-Kjuĝo-mae 3 4,2 1929
La grupo
de Ŝinĝuku
Sejbu-Ŝinĝuku 西武新宿線 [Seibu-Ŝinĝuku-sen] Sejbu-ŜinĝukuTokorozaŭaHon-Kaŭagoe 29 47,5 1894
Sejbu-en 西武園線 [Seibu-en-sen] Higaŝi-MurajamaSejbu-en 2 2,4 1930
Sejbu-Hajĝima 西武拝島線 [Seibu Haiĝima-sen] KodajraHajĝima 8 14,3 1928
Sejbu-Tamako 西武多摩湖線 [Seibu Tamako-sen] KokubunĝiHagijamaSejbu-Juenĉi 7 9,2 1928
Sejbu-Kokubunĝi 西武国分寺線 [Seibu Kokubunĝi-sen] Higaŝi-MurajamaOgaŭaKokubunĝi 5 7,8 1894
Sejbu-Tamagaŭa 西武多摩川線 [Seibu Tamagaŭa-sen] Musaŝi-SakajKoremasa 6 8,0 1910
Aliaj Sejbu-Jamaguĉi 西武山口線 [Seibu Jamaguĉi-sen] Sejbu-JuenĉiSejbu-Kjuĝo-mae 3 2,8 1950

Krome la grupo de Ŝinĝuku enhavas kargan linion Sejbu-Ahina (西武安比奈線 [Seibu Ahina-sen]), kiu nun ne funkcias. Ĝi ligis staciojn Minami-Ocuka kaj Ahina. Ĝia longeco estas 3,2 km.

Prezoj redakti

La prezoj por unu adoltulo (aprilo 2013):

km Prezo (jenoj)
1–4 140
5–8 170
9–12 200
13–16 230
17–20 260
21–24 290
25–28 330
29–32 360
33–36 390
37–40 420
41–44 450
45–48 480
49–52 510
53–56 540
57–60 580
61–64 610
65–68 650
69–72 680
73–76 720
77–81 750

Eksteraj ligiloj redakti