Festo de Pola Aviado
Festo de Pola Aviado (pole: Święto Lotnictwa Polskiego) – pola armea festo celebrata ĉiujare la 28-an de aŭgusto surbaze de la decido de Ministro pri Nacia Defendo el 1993, subskribita de prezidento Lech Wałęsa. Komuna festo de civila kaj armea aviadoj, kaj aviada industrio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/Bialo-Czerwone_Iskry%2C_fly-by%2C_Radom_AirShow_2005%2C_Poland.jpg/220px-Bialo-Czerwone_Iskry%2C_fly-by%2C_Radom_AirShow_2005%2C_Poland.jpg)
La festo estas celebrata en la venkodatreveno de kapitano piloto Franciszek Żwirko kaj inĝeniero piloto Stanisław Wigura en internacia konkurado de turismaj aviadiloj Challenge 1932.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Czesław Krzemiński, Polskie lotnictwo wojskowe 1945-1980 (Pola armea aviado 1945-1980)