Franciszek Żwirko

Franciszek Żwirko (naskiĝis la 16-an de septembro 1895 en Švenčionys, mortis la 11-an de septembro 1932) – leŭtenanto-piloto de Pola Soldataro, sporta aviadilisto. Kune kun inĝeniero Stanisław Wigura gajnis en Internaciaj Konkuroj de Turismaj Aviadiloj „Challenge 1932” la unuan lokon kaj internacian pokalon por Pollando. La patro de populariganto de aviado, Henryk Żwirko.

Franciszek Żwirko


Naskiĝo 16-an de septembro 1895
en Švenčionys
Morto 11-an de septembro 1932
en Těrlicko proksime al Cieszyn
Soldata kariero
Rango: leŭtenanto
Tempo de deĵoro: ĝis 1918 en Rusa, dum 1918-1921 en Blanka, ekde 1921 en Pola armeo
Deĵoris en: Rusa Armeo, Blanka Armeo, Pola Armeo
Speco: infanterio, aerarmeo
Militoj: Unua mondmilito, Rusia enlanda milito
Medaloj:
Persona informo
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoPollando
Familio
Infano Henryk Żwirko
Okupo
Okupo sportisto • militpiloto • oficirosoldato • Flieger
vdr

Juneco kaj militservo dum la unua mondmilito redakti

Li finis mezlernejon en Vilno. Dum la unua mondmilito devis soldatiĝi en rusa armeo. Post fino de oficira lernejo en Irkutsk servis en infanterio, i.a. en la 27-a Regimento de Siberiaj Pafistoj kaj 674-a Regimento de Infanterio batalante kontraŭ germanoj. Militservon en la rusa armeo finis en la rango de leŭtenanto. En 1917 aliĝis al kreiĝanta en Rusio pola korpuso de generalo Dowbor-Muśnicki. Post malmobilizo de la korpuso julie 1918, li eniris aŭguste al la rusa „blanka” Volontula Armeo de generalo Anton Denikin batalante en la Rusia enlanda milito. Tiam li finis kurson de aviad-observantoj. Septembre 1921 trairis limon kun Pollando kaj ekservis en la pola aviado.

Komencoj de aviad-servo redakti

En Pollando de la 19-a de julio 1922 servis en la 1-a Regimento de Aviado en Varsovio. Novembre 1923 finis Pilot-Lernejon en Bydgoszcz kaj poste en 1924 Superan Pilot-Lernejon en Grudziądz post kio ekservis kiel piloto en la 18-a Ĉasaviadila Skadro de la 1-a Regimento en la grado de leŭtenanto piloto.

Aviada Sporto redakti

Aprile 1932 Żwirko kvalifikiĝis de la komisiono de Aeroklubo de Pola Respubliko al reprezentado de Pollando en konkuroj de turismaj aviadiloj Challenge 1932. Kiel la duan membron de la skipo li elektis Stanisław Wigura. En konkurado dum la 20-28 de aŭgusto 1932 la teamo Żwirko kaj Wigura en la aviadilo RWD-6 gajnis la unuan lokon venkante kun, konsiderataj kiel favoratoj, germanaj teamoj kaj reprezentantoj de aliaj landoj, alportante grandan sukceson al la pola aviado, kio estis komuna atingo de la piloto kaj la konstruanto.

Akcidento redakti

La 11-an de septembro 1932 flugante al aviada renkonto en Prago Franciszek Żwirko kune kun Stanisław Wigura pereis pro rompo de aviadila alo dum tempesto en katastrofo en arbaro apud Horní Těrlicko proksime al Cieszyn en Teŝinio sur la tereno de Ĉeĥoslovakio. Ĉi tie troviĝas ilia simbola tombo. Ambaŭ estis enterigitaj en la Aleo de Merititoj en Powązki Tombaro en Varsovio.

La 14-an de septembro 1932 prezidento de Pollando distingis lin postmorte per Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta pro meritoj en la kampo de propagando de aviado en internacia tereno.