Żwirkowisko (Żwirko-ejo) estas loko en Horní Těrlicko en Ĉeĥa Silezio, kie en la 11-an de septembro 1932 okazis la tragedio, en kiu du polaj pilotoj, Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura, perdis sian vivon.

Monumento konstruita post la milito pormemoro de loko de kraŝo
Ĉefa vido al maŭzoleo de Franciszek Żwirka kaj Stanisław Wigura en Horní Těrlicko

Historio redakti

La akcidento de polaj pilotoj okazis dum ilia flugo al la aera kunveno al Prago. Dum perforta ŝtormo, la flugilo de iliaj aviadilo RWD-6 disiĝis kaj la maŝino kolapsis al la tero. Ambaŭ pilotoj estis mortigitaj surloke.

En la loko de la tragika okazaĵo, estis starigita betula kruco kun aviadila rotoro kaj la trunkoj de piceo, por kiu la aviadilo kraŝis, estis konservitaj. Estis kreitaj ankaŭ simbolaj tomboj de pilotoj. En 1935 estis konstruita malgranda maŭzoleo kaj pordego kun la surskribo "Żwirki i Wigury start do wieczności" (Żwirkon kaj Wiguran starto al la eterneco). La Żwirkowisko fariĝis loko de kulto de la poleco en Zaolzie.

Dum la Dua mondmilito Teŝinio estis okupita per la Tria Regno, kaj germanoj detruis la monumento en la decembo de 1940. Restis saviĝita nur memorfesta ŝtono kaj la pordega surskribo.

Post la mondmilito la monumento estis rekonstruita en la 1950-aj jaroj. Apud ĝi estas la simbolaj tomboj de Żwirko kaj Wigura. La korpoj de la pilotoj ripozas en la tombejo Powązki en Varsovio.

Nuna surskribo en la monumento estas pole kaj ĉeĥe: "Memore al la polaj pilotoj Żwirko kaj Wigura, kiuj falis en ĉi tiu loko en la aviadila kraŝo de la 11.9.1932".

En 1992, kun la granda partopreno de la Pola Kulture-eduka Asocio en Zaolzie, malfermiĝis en Těrlicko "Dom Żwirki i Wigury" (La domo de Żwirko kaj Wigura). En ĝi estas interalie ĉambro dediĉita al la historio de la pola aviado. Ĉiujare estas tie organizita la datreveno de la morto de tiuj pilotoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti