Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fina malvenko, alivorte finmalvenkismo estas termino kiu male korespondas al la Fina Venko reprezentas la ideon ke Esperanto, kiel lingvo kaj movado, malsukcesis kaj efektive fuŝis en la konkurenco pri fariĝi la monda lingvo.

Oni pensas, ke Esperanto sin elĉerpis kaj fariĝis simple artikolo en la lernolibroj pri la historio; kaj ke en la efektiveco, nenia Esperanto plu estas. La mondon gajnis la angla, kaj ĉiuj devas konfesi tion. Fakte, La angla estas la internacia lingvo en multaj sferoj, kiuj bezonas internacian komunikadon de civitanoj el diversaj glob-anguloj, inkluzive komputikon, medicinon, inĝenieradon, diversajn teknologiojn kaj sciencojn.

Vidu ankaŭ redakti