Flaach

komunumo de Svislando
Flaach
Blazono de Flaach
Vido al Flaach alveturante de Berg ĉe Irchel
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 34′ 36″ N 8° 36′ 34″ O / 47.57667 °N, 8.60944 °O / 47.57667; 8.60944 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 36″ N 8° 36′ 34″ O / 47.57667 °N, 8.60944 °O / 47.57667; 8.60944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1221
Areo 10,16 km²
Alteco 360 m super marnivelo
Poŝtkodo 8416
Komunumkodo 0028
Mapo de Flaach
vdr

Pri la komunumo redakti

Flaach (prononcu flaĥ) estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1221 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

 
Tipa faktrabdomo en Flaach

Flaach situas je 360 m super la marnivelo je norda deklivo de la montoĉeno Irchel, kiu apartenas al la Ĵuraso. Okcidente la komunumo estas limigita per la rivero Rejno kaj en ĝia nordo trafluas ĝin la Turo, kiu en la nordokcidenta angulo de la komunumo alfluas la Rejnon. La teritorio de la komunumo estas 10,16 km², el kiu 3,45 km² estas arbaro. 2,48 km² de ĉi-tiu arbara areo estas posedaĵo de la komunumo.

Najbarjaj komunumoj redakti

La komunumo Flaach limas en nordo al Marthalen, en nordoriento al Kleinandelfingen, en oriento al Volken, en sudo al Berg ĉe Irchel, kaj en okcidento aliflanke de la Rejno al Buchberg kaj Rüdlingen ambaŭ en Kantono Ŝafhaŭzo.

Trafiko redakti

Flaach estas per poŝtaŭtobuslinio konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de Flaach kiel Flacha datiĝas de la jaro 1044 en kunteksto de la loka noblulo Berchtold de Flacho, kiu en la 11-a jarcento donacis sian havaĵon al la Monaĥejo Rejnaŭo.

Eksteraj ligiloj redakti