Flago de Aĝario estas flago de la kartvela aŭtonoma respubliko Aĝario. Ĝi montras sep malhelbluajn kaj blankajn striojn, kun la nacia flago de Kartvelio montrita en kantono. La malhelbluaj strioj simbolas Nigran Maron kaj la blankaj strioj simbolas purecon. La flago estis adoptita la 20-an de julio 2004 fare de la Supera Konsilio de Aĝario.

Nuna flago de Aĝario

Iamaj flagoj redakti

 
Flago de 2000-2004

Inter junio 2000 kaj julio 2004, malsama flago estis uzita fare de registaro de Aslan Abaŝidze. La blua fono reprezentas Nigran Maron, dum la sep steloj reprezentas la du urbojn de Aĝario (Batumo kaj Kobuleti) kaj kvin distriktoj (Batumo, Kobuleti, Keda, Ŝuaĥevi, Ĥulo).

 
Flago de soveta Aĝario

Sub Sovetunio, la Aĝaria Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (AASSR) havis sian propran flagon inter 1921-1950 kaj denove inter 1978 kaj 1991. Ĝi konsistis el ĉefa temo tre simila al tiu de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko.

Eksteraj ligiloj redakti