La flago de Idaho (subŝtato en Usono) konsistas el la ŝtata blazono sur blua fono. La frazo "State of Idaho" (Ŝtato Idaho) en ora koloro aperas sur flava kaj ruĝa rubando sub la blazono. La blazono, situanta en la centro, reprezentas ministon kaj virinon, kiuj estas simbolo de la egaleco, libereco kaj la justeco. La aperantaj simboloj temas pri la naturaj rimedoj de Idaho: minado, arbaristiko, agrikulturo kaj sovaĝa vivo.

Flago de Idaho
Flago de Idaho
Flago de Idaho
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Malhelblua flago kun la ŝtata blazono centre kun rubando sube de ĝi.
Oficialigo 2-a de novembro 1957
vdr

Fine, la dizajno de la flago baziĝas sur tiu kiun portis la unua infanterio de Idaho en 1899 dum la Hispana-usona milito. Ĝi estis adoptita la 12-an de marto 1907 kaj apenaŭ modifita en 1957.