Flago de Norda Dakoto

La flago de Norda Dakoto (subŝtato en Usono) estas preskaŭ kopiaĵo de la flago uzita de la kontingentoj de la ŝtato dum la Uson-filipina milito. Ĝi estis aprobita de la Parlamenta Asembleo de Norda Dakoto la 3-an de marto 1911. En la jaro 1943 la oficiala flago egaliĝis al la origna flago, kiu troviĝas en la "Centro de la Heredaĵoj de Norda Dakoto" en Bismarck.

Flago de Norda Dakoto
Flago de Norda Dakoto
Flago de Norda Dakoto
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 33:26
Priskribo Standardo uzita de la trupoj de la ŝtato dum la Uson-filipina milito
Oficialigo 3-a de marto 1911
vdr

La flago de Norda Dakoto konsistas el blua kampo kun bordo el flavaj franĝoj el 6,35 centimetroj larĝaj. En la centro de la flago aperas aglo kun disfladiĝintaj flugiloj kaj malferma beko. La maldekstra piedo de la aglo portas faskon el sagoj kaj la dekstra, branĉon de olivarbo kun tri olivoj. Sur la brusto de la aglo estas ŝildo kun la supra parto blua kaj la malsupra kun sep ruĝaj radioj kaj ses blankaj kiuj situas alterne. Tra la malferma beko de la aglo pasas ruĝa pergamino kun frazo en latino E Pluribus Unum (El multaj unu) kaj sub ĝi alia kun la nomo de la ŝtato North Dakota (Norda Dakoto). Super la pergamino aperas dek tri kvinpintaj steloj, kun leviĝanta suno.