Flago de Nov-Kaledonio

Ĝis 2010 la nura flago en oficiala uzo en Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio, estis la franca trikoloro. Tamen, kun la oficiala adopto de la Kanak-flago kun la franca trikoloro en julio 2010, Nov-Kaledonio fariĝas unu el la malmultaj landoj aŭ teritorioj en mondo kun du oficialaj naciaj flagoj.

Flago de Francio, oficiala flago en Nov-Kaledonio
Oficiala flago kune kun la flago de Francio ekde 2010

En 2008, Registaro de Nov-Kaledonio diskutis la enkondukon de regiona oficiala flago kaj himnon, ene de la Interkonsento de Noumeo. Flago sufiĉe ĝeneraligita en neoficiala uzo, estis la flago de la Kanaka Socialista Nacia Liberiga Fronto, partio preferante sendependecon por Nov-Kaledonio, sed la franca trikoloro restus la nura oficiala flago dum la venontaj du jaroj.

La 17-an de julio 2010, franca Ĉefministro François Fillon, partoprenis en ceremonio en Noumeo kie la kanaka flago estis levita apud la franca trikoloro, donante al ambaŭ flagoj oficialan statuson. Baldaŭ antaŭ la vizito, la Kongreso de Nov-Kaledonio voĉdonis kaj adoptis la Kanak-flagon.

La adopto de la Kanak-flago ricevis konteston. Kelkaj nov-kaledonoj argumentis kaj pledis por tute nova flago por Nov-Kaledonio, kiu prenus dizajnojn kaj de la franca trikoloro kaj de la kanak-flago. La celo de nova flago estus la apogo de kunvivado inter etnaj kanakoj kaj francoj, loĝantoj en Nov-Kaledonio.