Flago de Palestino

La flago de Palestino baziĝas sur la flago de la araba ribelo, kaj kutimas reprezenti la palestinanojn (ekde 1964), kaj la Palestinan Administradon (Palestina Aŭtoritato), krom la ideon de Palestino mem por ties diversaj politikaj konceptoj.

Flago de Palestino
Flago de Palestino
Flago de Palestino
nacia flago
Lando  Palestino
Uzo 110110
Proporcio 1:2
Priskribo Tri samlarĝaj horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj verda
Oficialigo 1848
vdr

La flago estas trikoloro konsistanta el nigra, blanka kaj verda (koloroj de tutarabismo), kun ruĝa izocela triangulo ĉe la hisflanko. La flago estas preskaŭ identa al tiu de la partio Baazo, kaj tre simila al la flago de Jordanio, kaj al la flago de Okcidenta Saharo, ĉiuj inspiritaj de la Araba Ribelo kontraŭ Otomana Imperio (1916-1918). La flago de la Araba Ribelo havis la saman grafikan formon, sed la koloroj estis aranĝitaj alimaniere.

La originoj de la flago estas la temo de disputo kaj mitologio. En unu versio, la koloroj estis elektitaj de la araba naciisma Literatura Klubo en Konstantinopolo en 1909.

Alia versio kredas ke ĝi apartenas al la Juna Araba Socio, formita en Parizo en 1911. Ankoraŭ alia versio estas ke la flago estis dizajnita de Sir Mark Sykes.

La 18-an de oktobro 1948, la flago de la Araba Ribelo estis adoptita de la Palestina Registaro, kaj estis agnoskita poste de la Araba Ligo kiel la flago de Palestino. Modifita versio estis oficiale adoptita kiel la flago de la palestinanoj fare de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (PLO) en 1964. La 15-an de novembro 1988 la OLP adoptis la flagon kiel flagon de la Ŝtato Palestino.