Flago de Somalilando

La nuna nacia flago de Somalilando estis lanĉita la 14-an de oktobro 1996, kiam ĝi estis aprobita de la Nacia Kongreso. Somalilando estas fakta memstara respubliko kiu estas agnoskata kiel parto de Somalio. Ĝi establis sian propran lokan administracion en 1991, la mem-deklarita sendependeco de la regiono restas neagnoskata de ajna lando aŭ internacia organizo.

La flago ĝenerale konsistas el la tutarabaj koloroj (verda, nigra, blanka kaj ruĝa). Sur la verda strio, ekzistas la Ŝahadaho en blanka manuskripto, simila al flago de Sauda Arabio.