Flamenco Sketches (eo: Flamenko-Skizoj) estas ĵazkomponaĵo de Miles Davis kaj Bill Evans. La balado aperis unue sur la albumo Kind of Blue de Miles Davis en la jaro 1959.[1]

La komponaĵo redakti

La peco ne havas notitan melodion kaj estas pli difinita per aro da akordŝanĝoj, improvizata per aplikado de la diversaj modaloj de la ĉefgamo de ĉiu tonaleco. Peter Niklas Wilson tkestis pri tio: „Komponado por li estis ĝuste ne plu preciza antaŭstrukturado de definitiva sonimago, sed impulso por muzika procezo de malcerta fino.“[2] La hispana sono klariĝas el la uzado de la frige dominanta gamo, septona gamo uzata en hispana flamenko.

Bill Evans priskribis la pecon en la akompanteksto por la albumo jene: „Flamenco Sketches estas serio da kvin gamoj, kiuj estas ludeblaj tiel longe, kiel tion volas la soloisto, ĝis kiam li estas traludinta la serion.“[3] Martin Spring vortigis pri tio: „Tiel la modala ĵazo forŝovis la arkitekturon for de la antaŭvidebla akordŝanĝo kaj, kiel ni vidas el la noto de Evans, for de antaŭmetita daŭro de soloo.“[4][5]

Je la unua registrado de la peco Jimmy Cobb ludis la frapinstrumentaron per brosoj, kio substrekas la trankvilan kaj senŝtreĉitan karakteron de la peco.

Efiko redakti

Mark Brüggemeier skribis je rollingstone.de pri la efiko de Flamenco Sketches sur la kunlaboron de Gil Evans kaj Miles Davis ĉe Sketches of Spain: „Davis komencis sian trian kunlaboron kun la kanada aranxisto Gil Evans. Li volis ekligi tie, ke li estis ĉesinta per ‚Flamenco Sketches‘ sur ›Kind Of Blue‹.“[6]

Akcepto redakti

Alan Kurtz skribis ĉe jazz.com pri la originala versio de la kanto: „Per plenbrile klaraj solooj (aparte tiu de Coltrane), Flamenco Sketches daŭris naŭ minutojn, sed oni volas, ke ĝi daŭru tiel eterne. Ekzakte tiom longe, kiom ĉi tiu spirrabe bela majstroverko de la moderna ĵazo vivos. Eterne.“[7]

Kromaj sonregistraĵoj redakti

Joe Henderson registris la pecon por sia albumo So Near, So Far (Musings for Miles).[8] Chris Botti sonregistris la pecon en la jaro 2009 por sia albumo Chris Botti in Boston[9] kaj ludas la pecon ankaŭ regule je koncertoj.[10]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Estas la kvina peco sur Kind of Blue kaj estas krom Blue in Green la ununura balado sur la albumo. Alternativa versio de Flamenco Sketches troviĝas sur multaj noveldonojn de Kind of Blue kiel sesa peco. La unua registrado okazis en la studio de Columbia en Novjorko la 22-an de aprilo 1959 kun Cannonball Adderley, John Coltrane, Bill Evans, Paul Chambers kaj Jimmy Cobb.
  2. Peter Niklas Wilson: Miles Davis: Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, Verlag Oreos, ISBN 3923657625
  3. “‘Flamenco Sketches’ is a series of five scales, each to be played as long as the soloist wishes until he has completed the series.”
  4. Modular Services in Inter-Organizational Networks: Three Metaphors, de Martin Spring (PDF-dosiero)
  5. “So, modal jazz shifted the architecture away from predictable chord changes and, as we see from Evans’ note, away from predetermined solo lengths.”
  6. Miles Davis – Sketches Of Spain, Recenzo ĉe rollingstone. Arkivita el la originalo je 2010-12-12. Alirita 2012-02-01.
  7. Recenzo de la peco fare de Alan Kurtz[rompita ligilo]
  8. Recenzo de la albumo So Near, So Far (Musing for Miles) ĉe allmusic.com
  9. Recenzo de l' albumo Chris Botti in Boston ĉe allmusic.com
  10. Warm Tunes for the Botti and Spirit ĉe wallsteetjournal.com