Flanka malfermo estas ŝaka malfermo ludata de blanko karakterizata de disvolviĝo sur unu aŭ ambaŭ flankoj (parto de la tabulo ekster la centraj kolonoj d kaj e). Blankaj ludoj laŭ hipermoderna stilo, atakante la flankon per ŝakpecoj anstataŭ okupi ĝin per peonoj. Ĉi tiuj malfermoj ludiĝas ofte, ekzemple 1.Ĉf3 kaj 1.c4 antaŭenigitaj en populareco nur de 1.e4 kaj 1.d4 kiel malfermaj movoj.

Plej kutimaj malfermoj redakti

  • 1.c4 - Angla malfermo
  • 1.Ĉf3 -Malfermo Zukertort
  • 1.f4 - Malfermo Bird
  • 1.b3 - Malfermo Larsen
  • 1.g3 - Reĝa flanketo ankaŭ konata kiel Malfermo Benko

Ankaŭ aliaj flankaj malfermoj konsiderataj ne regulaj redakti

  • 1.a3 - Malfermo Anderssen
  • 1.a4 - Malfermo Ware
  • 1.b4 - Malfermo Sokolsky ankaŭ konata kiel Pola aŭ Orangutana
  • 1.c3 - Zaragoza malfermo
  • 1.f3 - Malfermo Barnes ankaŭ konata kiel Malfermo Gedult
  • 1.g4 - Atako Grob
  • 1.h3 - Malfermo Clemenz aŭ Atako Basman
  • 1.h4 - Malfermo Desprez aŭ Malfermo Kadas
  • 1.Ĉa3 - Malfermo Durkin ankaŭ konata kiel Atako Durkin aŭ Atako Sodio
  • 1.Ĉc3 - Malfermo Dunst
  • 1.Ĉh3 - Pariza malfermo ankaŭ konata kiel Malfermo Kmar

Vidu ankaŭ redakti