Flankeno

(Alidirektita el Flanken)

FlankenoFlanken en teatro estas parto de la dialogo direktita al la aŭskultantaro kaj supozeble ne aŭdonta de la resto de la roluloj. Tiu rimedo estas kompreneble intenca kaj celas, ke la aŭskultanto eksciu ion kion iu rolulo ne sciu; tiamaniere la kompliko de la rilataro inter roluloj ampleksiĝas kaj la historio pliinteresiĝas. Foje tiun rimedon oni markas per gesto, kiu konsistas je tio, ke la aktoro preskaŭ kaŝas permane la direkton en kiu oni supozas, ke la diraĵo ne iros kaj restas malkaŝe la direkto al la publiko aŭ al alia rolulo (plus la publiko kompreneble). Se pli da unu rolulo uzas flankenojn kaj ĉefe se tio okazas ne ĉiam kaŝante la diraĵon al la samaj aliaj roluloj, povas okazi komplikan miksaĵon de tio kio estas konata de unu aŭ aliaj roluloj.

La flankeno povas esti aŭ ne esti markita en la teksto. En la klasika teatro, oni ne markis la flankenojn, sed estis nur supozataj; la teatro post la fiksigo de normoj de la novklasikismo de la 18a jarcento ja markas ilin. Eĉ en malnovaj verkoj kiel La Celestina de la fino de la 15a jarcento en Hispanio, jam estas uzata la tekniko de la flankeno, por ke la senjoro ne aŭdu tion kion diras la servisto por ĝenerala scio.

La realisma teatro de la 19a kaj 20a jarcentoj apenaŭ uzas tiun tipon de rimedo (inter alia, ĉar ne estas verece, ke io dirita laŭte por ke estu aŭdata de spektanto eble je 30 aŭ 40 m, ne estu aŭdata de rolulo kiu estas je 2 m; fakte estas la aktoro kiu estas tiom proksime, sed ne konvencie la rolulo), sed multaj aliaj teatrotendencoj (simbolaj, parodiaj, klasikeskaj ktp.) ne dubis uzi ĝin.