Popola Alianco por Demokratio

(Alidirektita el Flavĉemizuloj)

La Popola Alianco por Demokratio aŭ mallonge PAD - taje พันธมิตรประชาชนเพื่อประชาธิปไตย -, ankaŭ nomata Nacia Liberiga Alianco - กลุ่มพันธมิตรกู้ชาติ - kaj "la flavĉemizuloj" - เสื้อเหลือง -, origine estis koalicio de protestantoj en 2006 kontraŭ Taksin Ĉinaŭat, la tiutempa ĉefministro de Tajlando. La alianco estis gvida forto en la tajlanda politika krizo de 2005-2006, la samlanda krizo de 2008 kaj la konflikto pri la Kamboĝa-Tajlanda bordo same de 2008.

Popola Alianco por Demokratio
พันธมิตรประชาชนเพื่อประชาธิปไตย
interesogrupo
Komenco formale la 8-an de februaro 2006
Lando(j) Tajlando vd
Tipo politika protesta movado en
 Tajlando
Lingvoj

taja

vdr

La movadon konsistigas precipe mezklazaj bangkokanoj kaj ĉiuklasaj civitanoj de suda Tajlando, subtenate fare de konservativaj frakcioj de la reĝa tajlanda armeo, kelkaj gvidantoj de la (ekde 2008 registare gvida) Demokrata Partio de Tajlando kaj de sindikatanoj. Du tagojn post kiam armea puĉo finis la provizoran registaron de Taksin Ĉinaŭat en septembro 2006, la alianco libervole malfondiĝis anoncante ke ĝiaj politikaj celoj estis atingitaj. La movado tamen reaktiviĝis post kiam politikaj partioj proksimaj al Taksin, gvide de la Partio de Popola Povo (PPP) de Samak Sundaravej, gajnis plimulton en la tajlanda ĝenerala baloto de 2007.

demonstracio de la alianco en Bankoko aŭguste 2008
aliancaj subtenantoj

En majo 2008, la alianco komencis stratajn protestadojn, kaj en aŭgusto premis la koalician registaron de Samak demisii. La protestantoj interalie blokis flughavenojn kaj ĉefajn stratojn de la lando. La landaj sindikatoj kunlaboris per blokado de la trajnkonektoj. Ankaŭ la nacia parlamento estis blokata kaj ekestis strataj bataloj inter aliancanoj kaj kontraŭaj civitanaj grupiĝoj. Aliancanoj malferme alvokis plian politikan endaĝiĝon de la armeo kaj pledis por pli forta rolo de la tradicia elito de Tajlando en la nacia politiko. Krome la alianco rimarkeble kontraŭas la najbaran ŝtaton Kamboĝo kaj ties ĉefministro Hun Sen estis plurfoje ofendita en paroladoj de gvidaj aliancanoj.

La 8-an de februaro 2011 anonciĝis, ke sekve de novaj protestoj de la flavĉemizuloj en 7 el 50 distriktoj de Bangkoko ekde la 9-a ĝis la 23-a de februaro estas malpermesataj ĉiaj manifestacioj.