Flavecventra filoskopo

La Flavecventra filoskopo (Phylloscopus griseolus) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estis antaŭe konata ankaŭ laŭ la nomo de Oliveca filoskopoSulfurbrusta filoskopo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavecventra filoskopo
Flavecventra filoskopo ĉe Sindhrot en Distrikto Vadodara de Guĝarato, Barato.
Flavecventra filoskopo ĉe Sindhrot en Distrikto Vadodara de Guĝarato, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. griseolus'
Phylloscopus griseolus
(Blyth, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ĉe Sindhrot en Distrikto Vadodara de Guĝarato, Barato.

Ĝi estas malgranda filoskopo grizeca supre (kio nomigas la specion en la latina scienca nomo) kaj flaveca sube (kio nomigas la specion en Esperanto kaj aliaj lingvoj). Krome klara distingilo estas tre flava kaj kontrasta kun la grizeca fono superokula strio; tamen alia specio nomiĝas Flavbrova filoskopo.

Kiel aliaj filoskopoj, ankaŭ tiu specio plukas insektojn el malgrandaj branĉetoj kaj folioj. Ili troviĝas en rokaj montetoj kaj arbustaraj habitatoj.

Tiu specio troviĝas en malgrandaj grupoj kaj havas tendencon manĝi malalte inter la vegetaĵaro foje saltetante surgrunde. Ili havas alvokon kiel solan noton ĉiip.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52589, Phylloscopus griseolus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.

Bildaro redakti