Flibusta estas senpaga nekomerca cifereca biblioteko. Per ĝia retpaĝo oni povas legi kaj elŝuti la bitlibrojn de tiu biblioteko. La ruslingva parto estas disponebla al ĉiu vizitanto; por trovi kaj uzi bitlibrojn en aliaj lingvoj — ankaŭ en Esperanto! — necesas sin registri (sur la sama retpaĝo, senpage).

Flibusta
retejo • shadow library • cifereca biblioteko
Komenco 8-a de oktobro 2009 vd
Lando(j) Rusio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La biblioteko celas precipe la ruslingvan literaturon; tial la fasado estas ruslingva, kaj la preferata bitlibra normo estas FictionBook (la dosiertripa finaĵo: .fb2). Tamen enestas ankaŭ bitlibroj en aliaj lingvoj kaj normoj; interalie, pli ol 400 titoloj en Esperanto.

Statistiko redakti

Laŭ la stato je 2016-12-28, la biblioteko enhavas:

  • Da bitlibroj, entute: 358 992 (sume 625 Gbajt)
  • Da aŭtoroj: 134 366
  • Da registritaj uzantoj: 734 272

Laŭ la bitlibraj normoj (dosiertipoj):

normo absolute relative
.fb2 322 512 90%
.pdf 13 898 4%
.djvu 13 095 4%
.doc 3 762 1%
.epub 2 861 8‰
.txt 784
.rtf 632
.docx 344
.html 331
.mobi 233
.chm 223
.htm 58
.lit 51
Ceteraj 208

Speciale pri Esperanto (je 2016-12-28) redakti

  • Bitlibroj en Esperanto: 476
  • En PDF: 269 (57%)
  • Fikŝenbuke: 172 (36%)
  • En ePub: 17 (4%)