Flughaveno Salzburg
Flughaveno Salzburg estas la dua plej granda flughaveno de Aŭstrio. Ĝi situas ĉ. 4 km okcidente de la centro de urbo Salzburg. Ĝi ekfunkciis en 1926 kaj estis nomita laŭ la komponisto Wolfgang Amadeus Mozart.
Salzburg Airport W. A. Mozart | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno | |||||
IATA: SZH ICAO: LOWS | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Aŭstrio | ||||
Regiono | Salcburgio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Salzburger Flughafen GmbH | ||||
Apuda urbo | Salzburg (4 km) | ||||
Alteco | 430 m | ||||
Geografia situo | 47° 47′ 36″ N, 13° 0′ 16″ O (mapo)47.79333333333313.004444444444Koordinatoj: 47° 47′ 36″ N, 13° 0′ 16″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 16/34 | ||||
Kurej-longo | 2.750 m | ||||
Retejo | www.salzburg-airport.com | ||||
La (sola) oficiala nomo estas en la angla lingvo kaj mallongigas la antaŭnomojn de Mozart: Salzburg Airport W. A. Mozart. Oficiala nomo germana ne ekzistas.
La flughaveno estas ligita al la centra stacidomo per ĉiudekminuta buso. Sub la kurejo pasas tunele la federacia vojo 1 (Innsbrucker Bundesstraße), kiu ligas ĝin al la urbocentro kaj al la aŭtovojo A1. Per ĝi atingeblas la nordo (kaj tra A10 la sudo) de Salcburgio kaj ankaŭ la sud-orienta parto de Bavario; la landlimo al Germanio estas nur 2 km for.
En 2006 la flughaveno havis 1,9 milionojn da pasaĝeroj; ilia nombro kreskis ja ĉ. 60 % en dek jaroj. La nombro de la foriroj kaj alvenoj en tiu tempo restis konstanta; en 2006 foriris aŭ alvenis 21.511 aviadiloj.
La flughavenon mastrumas la societo Salzburger Flughafen GmbH, kies societanoj estas la urbo Salzburg (25 %) kaj la provinco Salcburgio (75 %).