Flughaveno Stadskanaal

Flughaveno Stadskanaal estas flughaveno en Nederlando, kiu nur estas destinata por tre malpezaj flugmaŝinoj. La flughaveno situas apud la vilaĝeto Vledderveen (iom nordoriente de Stadskanaal) en Groningen.

La flughaveneto ekestis en 1961 kaj tiam ricevis la nomon luchtvaartterrein Onstwedde (aviada tereno Onstwedde), laŭ la antaŭa komunumo Onstwedde. La celo estis ke ĝi estis uzata de la fabriko Philips en Stadskanaal gebruikt, sed tio ne estis profitodona.

Post tio la komunumo Stadskanaal transprenis ĝin kaj la flughaveno portempe estis uzata de spruĉavioj.

Depost 1981 la unuaj ultre malpezaj avioj flugis ekde la flughaveno kaj en 1993 la flughaveno estis privatigita kaj fariĝis propraĵo de la fondaĵo Luchthaven Stadskanaal (Flughaveno Stadskanaal).

Je la 15-a de aprilo kaj 22-a de aprilo 2006 okazis du mortajn kraŝojn per ultre malpezaj avioj. La unua avio flugis kontraŭ hangaro ĉe kiu unu aviadisto mortis (kaj dua pasaĝero negrave vundiĝis) kaj la dua kraŝis post kolizio kun trenaĵo de reklama avio en loĝkvartalon, dum kiu la aviadisto mortis. Post tio la komunumo Stadskanaal decidis je la 24-a de aprilo 2006 fermi la flughavenon ĝis alia ordono. Je la 6-a de majo 2006 la flughaveno estis remalfermita.

Kurejoj redakti

Flughaveno Stadskanaal disponas pri la sekva de/alteriĝejo:

  • 06-24: 300 metroj (herbo, nur por ultre malpezaj avioj)
  • ICAO-kodo: EHST

Eksteraj ligiloj redakti

koordinatoj: 52° 59′ 45″ N 7° 7′ 15″ O / 52.99583 °N, 7.12083 °O / 52.99583; 7.12083 (mapo)Koordinatoj: 52° 59′ 45″ N 7° 7′ 15″ O / 52.99583 °N, 7.12083 °O / 52.99583; 7.12083 (mapo)