Fluthorloĝo (aŭ orgenhorloĝo) estas altvalora meĥanika horloĝo kombinita kun malgranda orgeno. Je antaŭelektita horo eksonas muziko mastrumata per stiftrulo.

La ĉefa epoko de la konstruado de fluthorloĝoj estis la fina 18-a jarcento. Oni konstruis ilin por bonstata, kulture altrangaj rondoj, kleraj personoj kun respektiva arta ka muzika kompreno. La plej fajnajn pecojn oni konstruis en Vieno kaj Berlino. Pli simplajn fluthorloĝojn oni konstruis ĝis ĉ. 1850 grandkvante en la Nigra Arbaro. Tiuj ludis por distrado ankaŭ en gastejoj.

Pluraj famaj komponistoj verkis aaparte por ĉi tiu instrumento, ekz. Georg Friedrich Händel, Carl Philipp Emanuel Bach, Joseph Haydn, Antonio Salieri, Wolfgang Amadeus MozartLudwig van Beethoven.

Fluthorloĝoj kun grandaj limigoj estas konsiderendaj kiel sonregistraĵoj el sia epoko; ili devigis la komponiston je ekzaktaj plenumaj ordonoj rilate tempon kaj ornamojn. La kunigo de ventilaro kaj rulo allasas deduktojn pri minimumaj tempoj kaj faras historiajn fluthorloĝojn interesa por demandoj pri historie korekta koncertado.

Elstarajn registraĵojn de la verkoj de Mozart oni dekoracias per la premio „Wiener Flötenuhr“ (Viena Fluthorloĝo).

Eksteraj ligiloj redakti