Foirplaco de Karlovy Vary

Foirplaco (ĉeĥe: Tržiště) de Karlovy Vary

kun ligna portiko, nomata Foira Kolonaro (ĉeĥe: Tržní kolonáda) kun Kastela Turo (ĉeĥe: Zámecká věž) kaj Kastela kolonaro malsupra kaj supra (ĉeĥe: Zámecká kolonáda dolní - horní) estas la plej malnova, la plej antikva parto de la banurbo Karlovy Vary. Dum la historio ĝi estis centro de ĉiu agado jam de sia ekesto. En tiu centro konstruigis imperiestro kaj reĝo Karolo la 4-a proksime de gejsero en la jaro 1358 ĉaskasteleton. Tie ankaŭ ekkreskis kolonio, al kiu poste la imperiestro kaj reĝo donis la urbajn rajtojn.

La kolonio, kiu unue estis nomata WARY, ricevis ankaŭ la rajton uzi la nomon de la imperiestro – do VARY de KAROLO (ĉeĥe: Karlovy Vary). Tiu ĉi jaro 1358 estas la jaro de ekesto de la urbo kaj ĝi en la jaro 1998 solenis la 640-an datrevenon de sia fondiĝo.

La Foirplaco – tio estas la mezepoka urbo. Sur la norda flanko de Foirplaco, kie nun staras la Foira Kolonaro, estis ĉirkaŭ la jaro 1520 konstruita la urbodomo, sed en la jaro 1604 dum incendio estis detruita ne nur la urbodomo kun urba arkivo, sed tuta tiama gotika kaj renesanca urbo. Tial restis neniaj antaŭaj dokumentoj pri la vivo de la urbo kaj restis kompreneble nek la malnovaj domoj. Sur la loko de la iama urbodomo oni konstruis en la jaro 1883 provizoran Foiran Kolonaron. Projektis ĝin mondkonataj arkitektoj Fellner kaj Helmer. Ĝi havis ligno-skulptistajn dekoraĵojn kaj kvankam ĝi estis el ligno, ĝi funkciis preskaŭ ĝis nun (nome ĝis la jaro 1987, kiam ĝi estis fermita kaj komenciĝis ĝia rekonstruado en la sama stilo).

Sub la tegmento de la Foira Kolonaro estas du kuracfontoj:

  • Foira Fonto (ĉeĥe: Tržní pramen), kiu estas ĉirkaŭ 57 Celsius-gradojn varma, kaj
  • Fonto de Karolo la 4-a (ĉeĥe: Pramen Karla IV.) - kies varmo estas ĉirkaŭ 60,5 Celsius-gradoj.


Super tiu ĉi fonto estas metala reliefo, kiu bildigas legendan malkovron de kuracfontoj fare de la imperiestro Karolo la 4-a.

Estas feliĉo, ke jena parto de la Foirplaco estis rekonstruita kaj oni povas denove admiri ĝian belecon.

Spacon de la Foirplaco, kiu estas la plej antikva loko de la urbo, kompletigas la barokstila

statuaro de Sankta Triunuo

La statuaron faris skulptisto Josef Oswald Wenda el Žlutice en la jaro 1716. La statuaro estis konstruita kiel dankesprimo pro tio, ke tiutempe pesta epidemio (ĉeĥe: mor) evitis la urbon. Tial oni nomas ĝin Pesta Kolono.