Fondaĵo Princino Franciska-Kristina
La Fondaĵo Princino Franciska Kristina, germane Fürstin-Franziska-Christine-Stiftung, estas orfejo, kiun en 1764 fondis la princabatino Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach en Steele, nuna urboparto de Essen.
Fondaĵo Princino Franciska-Kristina | ||
---|---|---|
![]() | ||
fondaĵo | ||
Dum | – | |
Geografia situo | 51° 27′ 1″ N, 7° 4′ 22″ O (mapo)51.45037.07278Koordinatoj: 51° 27′ 1″ N, 7° 4′ 22″ O (mapo) | |
| ||
Lando | Germanio | |
Jura formo | fondaĵo | |
La konstruo de la barokstila domo komenciĝis en 1764. Komisiinto estis Princabatino Franciska Kristina, kiu konstruigis la du-alan konstruaĵon finkonstruatan en 1769. Per lerta testamenta dekreto, kiu eĉ nuntempe ne estas laŭleĝe atakebla, la princino sukcesis daŭreme sekurigi la ekziston de la institucio. Pro tio ĝi transdaŭris ankaŭ la civiligon de 1803 same kiel la malfondon de la abatinujo Essen en 1806.