Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach
princ-abatino de Thorn kaj de Essen
Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach, germane Franziska Christine von Pfalz-Sulzbach [zulcbaĥ], (naskiĝis la 16-an de majo 1696 en Sulzbach; mortis la 16-an de julio 1776 en Essen) estis princabatino de la senpere imperiaj abatinujoj Essen kaj Thorn (en la nun nederlanda provinco Limburgo). Ŝia regotempo (1726–1776) de preskaŭ kvindek jaroj estis la plej longa de abatino de Essen, tamen karakterizita de kvereloj inter la abatinujo kaj la urbo, kiujn kaŭzis ŝiaj konsilantoj. La Fondaĵo Princino Franciska-Kristina ankoraŭ nuntempe tenas la orfejon, kiun ŝi fondis en Essen-Steele.
Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach | ||
---|---|---|
Imperia abatino | ||
![]() Princabatino Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de majo 1696 en Sulzbach, Duklando Palatinato-Sulzbach, ![]() | |
Morto | 16-an de julio 1776 (80-jara) en Essen, Imperia abatinujo Essen, ![]() | |
Tombo | Essen [#] | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Vitelsbaĥoj, branĉo Palatinato-Sulzbach | |
Patro | Theodore Eustace, Count Palatine of Sulzbach [#] | |
Patrino | Landgravine Maria Eleonore of Hesse-Rotenburg [#] | |
Gefratoj | Count Palatine Joseph Charles of Sulzbach • Johano Kristiano de Palatinato-Sulzbach • Anne Christine of Sulzbach • Countess Palatine Ernestine of Sulzbach • Countess Palatine Amalia of Sulzbach [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥino [#] | |
Princ-abatino de Abatinujo Essen ![]() | ||
Dum | 1726-1776 | |
Antaŭulo | Bernhardina Zofia de Orientfrislando kaj Rietberg | |
Sekvanto | Maria Kunigunda de Saksio | |
Princ-abatino de Abatinujo Thorn ![]() | ||
Dum | 1717-1776 | |
Antaŭulo | Anna Juliana von Manderscheid-Blankenstein | |
Sekvanto | Maria Kunigunda de Saksio | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Franciska Kristina estis onklino de elekto-princo Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario).
Eksteraj ligilojRedakti
- Retpaĝo pri Franciska Kristina
- Retpaĝo de la Fondaĵo Princino Franciska Kristina en Essen-Steele Arkivigite je 2007-06-27 per la retarkivo Wayback Machine