Fondaĵo Robert-Schuman

La Fondaĵo Robert-Schuman estas por-eŭropa pensfabriko kreita en 1991. Ĝi estis agnoskata kiel publika utilo en Francio per dekreto la 18-an de februaro 1992. Ĝia celo estas agi favore al la eŭropa konstruado. Ĝi sidejas en Parizo kaj Bruselo.

Fondaĵo Robert-Schuman
Fondation Robert-Schuman
fondaĵo
Komenco 1991
Lando(j) Francio vd
Sidejo Francio Parizo
Belgio Bruselo
Tipo Pensfabriko
Celo Poreŭropismo
Ĉefestro(j) Jean-Dominique Giuliani vd
Lingvoj

angla, franca

Retejo https://www.robert-schuman.eu/fr/
Jura formo fondaĵo
vdr

Fondo redakti

La Fondaĵo Robert-Schuman estis kreita en Parizo en 1991, en la tempo de la falo de la Berlina Muro kaj la kolapso de la orienta bloko fare de francaj personecoj, kiuj laboris kun Robert Schuman (Alain Poher, Jean Seitlinger) aŭ konataj pro siaj poreŭropaj engaĝiĝoj (Raymond Barre, Jean François-Poncet, René Monory, Jacques Rigaud, Michel Albert, Louis Jung).

Ĝi ricevis la nomon de Robert Schuman, franca ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu proponis per la deklaro de la 9a de majo 1950 la kreon de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, kaj konsiderata kiel tia kiel unu el la "Patroj de Eŭropo".

En februaro 1992, la fondaĵo estis agnoskita kiel publika utilo[1].

Aktivaĵoj redakti

La Fondaĵo Robert-Schuman produktas multajn studojn pri eŭropaj politikoj, fonto de informo kaj apogiĝo por decidado.

Reteja pri Eŭropaj balotoj estas kreita ĉiun kvinan jaron por klarigi la rolon kaj povojn de la Eŭropa Parlamento kaj sekvi la kampanjon donante informojn pri la listoj kaj kandidatoj en ĉiuj membroŝtatoj.

Kun sidejo en Parizo kaj Bruselo, la fondaĵo subtenas reton de partneroj en Eŭropo kaj partoprenas diskutojn, interŝanĝojn kaj debatojn pri la estonteco de la eŭropa kontinento.

La fondaĵo organizas kaj partoprenas multajn eŭropajn kaj internaciajn kunvenojn kaj konferencojn. Ekzemple ĝi organizas la Klubon Rhénan, francgermanan pensfabrikon por diskuti eŭropajn temojn9. Ĝi ankaŭ disvolvas esplorajn programojn kunlabore kun universitataj kaj informaj centroj aŭ aliaj pensfabrikoj.

La verkoj de la fondaĵo estas ĉiuj publikigitaj en la franca kaj la angla, en sia retejo kaj en poŝtelefona programo.

Funkciado redakti

La Fondaĵo Robert-Schuman estas administrata de estraro de 11 membroj, inkluzive de unu reprezentanto de la ŝtato. La funkcio de prezidanto de la estraro kaj membraro de la estraro estas libervolaj.

La oficejo preparas kaj efektivigas la decidojn de la konsilio. Ĝi konsistas el kvar estraranoj kaj administras la esplorcentron inter estraraj kunvenoj. Ĝi kunvenas kvarfoje jare.

La ĉefaj esplorlinioj de la Fondaĵo Robert-Schuman estas diskutataj ene de Scienca Komitato, kiu kunvenas dufoje jare[2]. Ekde 2019, ĝi estas prezidata de Alain Lamassoure.

Referencoj redakti

  1. Listo de fondaĵoj de publika utilo (arkivo) ĉe www.data.gouv.fr
  2. Kiu ni estas (arkivo) ĉe www.robert-schuman.eu

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti